ESPERANTO SOCIETO"AMIKECO"
INVITAS AL ESPERANTO RENKONTIGXO
SUR MONTO LESKOWIEC
27.05.2007 okazis sur monto Leskowiec la Kunveno de Esperantistoj. Partoprenis en ĝi 21 personoj el Andrychów, Bielsko-Biała, Kędzierzyn-Koźle, Kraków, Kęty, Jastrzębie, Sułkowice kaj Rzyki.
La organizantoj bonvenigis gastojn ĉe Forĝejo, post kio komune ni direktiĝis al Leskowiec. La trako estis sufiĉe malfacila, sed ni brave ĝin venkis. Jam ĉe la monto, apud Rifuĝejo, kun plezuro ni ripozis kaj plifortigis per manĝaĵo kaj trinkaĵo feblajn organismojn.
Je la 12:oo horo oni povis partopreni en la Sankta Meso – proksime de Rifuĝejo, sur Altaĵo al Johano Paŭlo la Dua.
Poste ni akiris pinton de Leskowiec, kie ĉe kantado kaj gitarludo ni trapasis agrablajn momentojn. La vetero estis grandioza. Ne fiaskis ankaŭ bona humoro kaj amika atmosfero, kiel kutime dum esperantaj aranĝoj.